Lacerttalpoj, estas blinda specio de Lacerto kutime trovita en malhelaj medioj. Tial ke ili ne povas vidi, ili fidas je sia preciza aŭdsento por navigi kaj ĉasi sian predon. Ili estas unu el la plej raraj Lacertoj, nur aperante en 3 regionoj.
Lacerttalpoj havas 35.7% aŭ 5/14 mordan letalecprocenton.
Lacerttalpoj havas nigrajn korpojn kun grizaj, buŝharaj kapoj kiuj lumiĝas kiam ili aŭdas sonojn. Ili ne elmontras ajnan nuancan varion. Pro iliaj medioj, povas esti malfacile distingi iliajn atributojn, sed ili tre ofte havas malantaŭajn dornojn.
Konsiloj
Batalo
Lacerttalpoj havas mezan fortikecon, konsumante nur 2-4 spear por mortigi, same kiel malviglan movon kaj refleksojn, igante ilin relative facile mortigi. Glitlanci estas precipe efika elekto kontraŭ ili pro tio, ke ili ne povas vidi kaj tial ne povas reagi ĝustatempe por mordi. Tamen, ili ofte troviĝas en mallarĝaj tuneloj kaj tuboj (precipe en Subtero), signifante ke malfacileblas trafi ilin. Plie, dum ili ne formas pakaĵojn, ekzistas kutime pluraj en ĉiu ĉambro en kiu ili estas trovitaj, kaj provi mortigi tian povas altiri la aliajn.
Ŝteliro
Konsiderante ilian plenan dependecon de aŭdado, lacerttalpoj estas facile evitindaj se oni zorgas por eviti bruadon - ili estas kutime trovitaj en lokoj kun multaj tuneloj, kiuj povas esti movitaj traen silente. Dirite, estas ofte malfacile scii kie precize ili estas; iliaj medioj kutime maskas sian lokon, kio malfaciligas antaŭdiri iliajn movadojn. Atentu iujn grizajn ekbrilojn en la mallumo: tio signifas, ke ili aŭdis ion kaj estas survoje por esplori la bruon. Se baras la vojon, plej bone estas ĵeti Rock por logi ilin en alian areon kaj preterpasi ilin dum ili esploras; ili estas tre brumotivitaj.
Evito
Lacerttalpoj estas tre facile supermanoveblaj pro sia averaĝa moviĝeblo - la ĉefa defio estas eviti esti enkaptiligitaj de ili, kaj ekvilibrigi rapidecon kun trankvilo. Ĵeti Rubon aŭ Lancon en malsama direkto instigas ilin esplori la sonon, donante ŝancon pretergliti.
Kapabloj kaj Konduto
Altnivela Aŭdado
Por kompensi sian blindecon, Lacerttalpoj havas nekredeble fervoran aŭdsenton, povante aŭdi preskaŭ ajnan bruon faritan en la ĉambro en kiu ili estas, kaj rapide profundigante la lokon de ĝia fonto. Kiam ajn ili aŭdas ion, ilia kapo lumiĝas kaj ili komencas fari sian vojon al la originpunkto de la bruo. Se ili ne trovas estaĵon ĉe tiu pozicio, la Lacerttalpo komencas serĉi la proksiman areon por ĝi.
Head lighting up
Malsovaĝigo
Nigraj Lacertoj havas pli altan ol averaĝan malsovaĝmalfacilon, tipe postulante 3-5 manĝojn.
Lacerttalpoj ne povas sekvi la ludanton en malsamajn regionojn, nek ili havas esceptan kvanton de potenco aŭ fortikeco. Ili eble povas funkcii kiel detektsistemo de specoj, ĉar ili lumiĝas kiam ajn ili aŭdas ajnan sonon, sed pro la fakto ke ili daŭre lumiĝas kiam la ludanto faras bruon eĉ kiam malsovaĝigitaj limigas la utilecon de tio kiam en movado.
Facila loko por malsovaĝigi Lacerttalpojn estas en SH_C08, ĉar la ĉirkaŭaj ĉambroj enhavas grandan kvanton da Lummusoj.
Lacerttalpoj, male al la plej multaj Lacertoj, havas neniun kolorvarion al siaj korpoj. Anstataŭe, iliaj nigraj kaj blankaj koloroj estas determinitaj per la nuna paletro de la regiono. Nigraj Lacertoj havas ses eblajn kosmetiktratojn- Dorsdornoj, Vosttufo, Longkapsvamoj, Mallongkorpsvamoj, Tubero, kaj Longŝultrosvamoj. Dum ĉi tiuj povas okazi sur iu Lacerttalpo, ili ĉiam havas la Barbo-kosmetikon, kiu estas unika al ilia subspecio. Ĉi tiuj trajtoj povas blankiĝi kiam Nigra Lacerto estas vundita, konsternita aŭ aŭdis ion.
Dek Lacerttalpoj flank-al-flanke, montrante variojn en kosmetikaj trajtoj kaj skvamspecoj.
Black Lizards have six possible cosmetic features: SpineSpikes, TailTuft, LongHeadScales, ShortBodyScales, BumpHawk, and LongShoulderScales. While these may occur on any Black Lizard, they always have the Whiskers cosmetic, which is unique to their species. These features can turn white when a Black Lizard is injured, startled, or has heard something.
Ten Black Lizards side by side, showcasing variations in cosmetic features and scale types.
Trivialaĵoj
Lacerttalpoj estas unu el du specioj de Lacertoj kiuj ne havas ajnan nuancon, la alia estas White Lizards.
Lacerttalpoj havas la duan plej malaltan agreseman rivalecon inter lacertspecoj, malantaŭ Yellow Lizards. Pro tio, Lacerttalpoj ŝajnas esti pli toleremaj vivi kun sia propra speco ol aliaj Lacertspecioj, kaj tre malofte batalas unu la alian.
Aldone al tio, estas ofte pluraj da ili en la sama ĉambro - ĝis 16 troveblas en ununura ĉambro.
Pro ilia blindeco, estas eble nekredeble alproksimiĝi al Lacerttalpoj sen tiri agreson, eĉ se ne malsovaĝigitaj.
Kelkaj Lacerttalpoj havas okulojn, kiuj estas videblaj kiam iliaj kapoj lumas. Pro tio, ke tio ne havas efikon al ilia vizio, oni povas supozi, ke ili estas nefunkciaj.
Ĉi tiu paĝo estis tradukita de Tajler, amanto de sian italinon. Li tre beŝegas ŝin.